Gaius Valerius Catullus
GRANDA DANKO AL ALLIUS

Mi ne prisilentu, Muzoj, kiel min, kaj en kia plago,
      iam Allius subtenis per sia plej amika help',
por ke tra l' jarcentoj kuraj lia tiele nobla ago
      en la blinda nokt' ne dronu per ĉioforgesiga temp',
diros mi, kaj ĝin al miloj vi transdonu per via vorto,
      kaj en lia maljunaĝo ĝin pli fabelu ĉi libret',
lia famo disvastiĝu pli-kaj-plie post lia morto,
      kaj neniam araneo ĝin surkovru per sia ret'.
Kiel min Nemez' duobla plagis per dolorego kria,
      scias vi, kaj kiel mordis en tiu tempo min turment',
tiel mi ardegis, kiel roko de monto Trinakria,
      kaj ĉe Ojta Termopilo fontoj de l' varmega torent',
el okuloj miaj tristaj larmo ja verŝis sin senhalte,
      malsekiĝis l' afliktitaj vangoj per tiu pluvofal',
ho, sed kiel la brilanta eta river', fontanta alte,
      kiu inter ŝtonoj muskaj saltas ekire al la val',
kaj plaŭdante kuras plue, glitas sur la kruta deklivo,
      fine sian vojon prenas inter densa popola greg',
refreŝigas lace ŝvitan vojpiedanton, dum sen vivo
      fendetigas la kamparo, jam bruligita de l' varmeg',
aŭ kiel en ŝtorma nokto al la maristoj en velŝipo
      ĵetiĝantaj venas milda spiro de vento, kiam ĵus
ili al Castor kaj Pollux vokis per peteganta lipo,
      tian saman helpon donis al mi la kara Allius.
Li al forbarita kampo rompis por mi larĝe la vojon,
      kaj li dotis min per domo, dotis min per dom-sinjorin',
por ke mi kun ŝi plezure ĝuu tie la aman ĝojon.
      Molpiede mia blanka diineto aliris min,
sur la sojlon poluritan metis en sandal' frapadanta
      sian plandon bruegantan, haltis en am-atenda poz';
tiel same venis iam, flagre de flam' la amardanta
      Laodameja al la edza domo de Protesilaos,
dom' matŝance konstruita, ĉar per sankta sang' ne pacigis
      oferbestoj sur altaro tiam estrojn de la l' Ĉielalt'!
Rhamna Virgulin'! Nenion tian fari mi blind-erare
      ekdeziru, kiu vekas la protestojn de l' Ĉielalt'.
Kiel la altar' soifas je la sango, la sankt-ofera
      lernis Laodameja per la perdo de l' adorata vir',
Ĉar la kolon de l' Junedzo ĉenis lia brako tenera
      nur dum unu aŭ du vintroj, por ke ŝi, arda de sopir',
satiginte tra la longaj noktoj sian amo-soifon,
      povu vivi sen la edzo, dormi en la senedza lit',
sciis Parcoj, ke ne longe vivos jam la viro la vivon,
      se la murojn Ilionajn li aliros por la milit'.
Ĉar la princojn de l' argivoj en tiu tempo kun defio
      kontraŭ si mem ekincitis Trojo per la Helena-rab',
Trojo fata! Tomb' komuna de Eŭropo kaj de Azio,
      sepultejo de tiom da viroj kaj da virto, da brav'.
Ankaŭ mian povran fraton Trojo ja kovris per la humo,
      ho ve, mia kompatinda frato rabita disde mi,
frat' mizera! Forrabiĝis via serena okullumo,
      mian tutan domon kun vi unu sepultis triste mi,
ĉiuj miaj vivoĝojoj kun vi defalis pereinte,
      kiujn vi per dolĉa amo nutris dum via vivodaŭr'.
Ne ĉe l' familiaj tomboj nun vi ripozas, kaj ne inter
      cindroj de parencoj viaj, sed vin en lontan', ho bedaŭr',
en la tristan tombon Trojo turpa, Troj' malamata tiris,
      kaj vin tenas en la fremda grundo de malproksima ter'.
Tien, laŭ la dir', de ĉie junaj grekoj iam ekiris,
      hejman fajron forlasinte, ekbatali per akra fer',
por ke Paris tie pace, en trankvilo de lit' nupteja,
      ĝui plu ne povu ĝojon pri l' rabita adultulin'.
Tie ja perdiĝis al vi, ho belega Laodameja,
      via edz', pli kara al vi ol la vivo kaj la anim'.
Ho, de kia alta supro de la amo la ard' vin plene
      absorbanta vin depuŝis al plej kruta ravin-profund';
tia, laŭ la dir' de l' grekoj, forkondukas apud Kyllene
      akvojn de abunda marĉo por la sekigo de la grund'.
Ĝin kuraĝis foje fosi pseŭdofil' de Amfitriono,
      kiu tiam ĉerpis ĉize tie medolon de la mont',
kiam kontraŭ birdomonstroj de Stimfalo, laŭ la ordono
      de aĉul', kun certaj sagoj lukti li iris, triumfont',
por ke unu plia dio pasu tra la ĉiela pordo,
      kaj por ke jam pli longtempe Hebe ne restu virgulin'.
Lin per sia am' ŝi jugis, spite de nevenkebla forto,
      per la amo pli profunda ol profundas tiu ravin'.
Ĉar ja nek la maljunulo estas tiel ege feliĉa,
      se la solfilino tardan nepon nutras per sia mam',
kiu estas heredonto de l' prapatra havaĵo riĉa,
      kies nomo staras sur la testamenta tabulo jam,
kiu la malindan ĝojon de l' parenco mokinda prenas,
      kaj jam pelas la vulturon for de super la griza vert',
nek ĝojegas tiom blanka virkolomb', kiam al li venas
      la ineto, kiu multe pli, amardas, laŭ la asert',
ne ĉesante kisojn mordi, kisojn al si ŝiradi beke,
      ol virino de freneze multpretenda ama dezir',
ĉiuj ĉi jubilas, tamen, Hebe, jubilis vi pli ege,
      kiam vi vin geedziĝe ligis kun via blonda vir'.

Kun egala, aŭ apenaŭ malpli granda amo-avido
      venis al mi mia kara kaj sin ĵetis al mia kor',
ĉirkaŭflirtis ŝin jen tie kaj jen tie ĉi mem Kupido
      brile blanka, en tuniko hela, de safrana kolor'.
Nu, kaj se Catullus, sola, por ŝi nesufiĉa eĉ estas,
      preter ŝiaj raraj trompoj jam mi rigardos en silent',
mi ne tedu ŝin per tio, ke malsaĝe mi ŝin molestas:
      ofte eĉ diino Juno, la estrin' de la dia gent',
scias kulpojn edzajn, kiujn la multvola Jupitro faras,
      tamen, kun toler' estingas en si la flagron de l' koler'.
Sed ne decas, se la diojn al la teruloj ni komparas,
      nu, forestu malaminda rolo de la patra sever'.

Tamen, nun ŝin ne la dekstra mano de ŝia patro gvidis
      al la asir-parfumite bonodoranta nuptodom',
kun donac' sekreta en la muta nokto ŝi alrapidis,
      ĝoj' rabita disde l' edzo estis nun ŝia dolĉa don',
do sufiĉe, eĉ se por mi tiu tag' unusola ridis,
      estu ĝi notita signe per brilegante blanka ŝton'.

Nur ĉi versojn al vi doni, Allius, el dankema brusto
      povas mi por multa servo, por la amike helpa far',
vian nomon bone gardu, kaj ĝin ŝirmu de aĉa rusto
      tiu ĉi kaj tiu jaro kaj ĉiu posta jar' post jar'.
Ĉion bonan, kion Themis al antikva piula gento
      donis iam, donu al vi, kaj tre inde ŝi dotos vin,
gaju vi kaj via vivo, plene de plej feliĉa sento,
      kaj la dom' kie mi ludis kune kun mia sinjorin',
gaju Anser, kiu estis ekde komenc' al mi bonfara,
      kaj elplanis tion, kio rave fariĝis efektiv',
gaju, longe antaŭ ĉiuj, al mi eĉ ol mi mem pli kara,
      mia Lumo, dum ŝi vivas, dolĉa estas al mi la viv'.